Familia Historio de ges-roj Okamoto
jacob2019/03/28 16:42:55

Familia Historio de ges-roj Okamoto

 

 1)Sojle derakonto

 

Profesoro Okamoto Mitsuo, direktoro de HirosimaLaboratorio por senperforto kaj paco, prezentis Esperanton al sia edzino Tamayokiel “La plej bonan donacon al mia amata edzino”.

 Ni esploru kialli uzis la vortojn, do ni sekvu ilian familian historion de la paro gxis nun.

 

2)Grundo de s-ro Mitsuo

 

 S-ro OkamotoMitsuo naskigxis en la 7a de junio 1933 en urbeto Karasuyama, gubernio Tochigi( Nasu Karasu-si, ). Lia patro estis oficisto kiu traktis familiajn registrojnen la urbodomo.

 Kiam li estis8jara, la Pacifika Milito eksplodis, kaj en 1944 la registaro decidis komencievakuadon de ge-lernantoj de elementa lernejo, por eviti aeratakojn.

 Li memoras labruegon de bombaviadilo.

 Kiam li estis12jara, 1945, lia patrino Tosie mortis pro manko de nutrajxo. La militofinigxis en auxgusto sed en Japanio dauxris malfacila tempo akiri mangxajxojn,kaj lia frato forpasis. Poste kiam li estis 15-jara, 1948, li perdis lianpatron ankaux pro manko de nutrajxoj.

 Post li finisbazan mezlernejon, li translokiigxis al urbo Yokohama, kie logxis lia pli agxafratino.

 Li finissuperan mezlernejon en 1953. Li estis baptita per konduko de pastro JamesBeasley en la pregxejo Yokosuka Oakiyama (nuna Yokosuka Chuou Kyoukai de NipponDoumei Kirisuto Kyoudan).

 Li gradigxis dela kolegio Tokyo Kristana (TCC) en 1957, kaj farigxis asociita pastro de lapregxejo La Unua Centra Baptista Kyoukai Tokyo.

 

3)Grundo de s-ino Tamayo

 

S-rino Okamoto Tamayo (eksa familianomo ; Ueno)naskigxis en la jaro 1938 en la kvartalo Arakawa, urbo Tokyo. Post sxi finiselementan lernejon en la kvartalo, sxi eniris en la mezlernejo Ouin Gakuenestisaspirita de sxia patrino. Sxia patrino esperis iri en la altalernejon en knabinecosed opozicio de sxia pli agxa frato faris gxin neebla. Sxia patro, kiu estismetiisto de meblaro, ankaux fervore sugestis sxin dauxre eniri altalernejon.Sxi eniris kolegion por virino Ochanomizu Josidaigaku, en la fako de filozofio.Kiam sxi estis trijara kolegia studento, sxi eniris lernejon Atene France kajprenis lecionojn de greka lingvo kaj latino. Do en la klaso estis Mitsuo.Klasoj komencis en septembro. Tamen Mitsuo cxesis la lernejon en aprilo desekvanta jaro,1960. Cxar li devis prepari por projekto studi iri eksterlande enseminaria lernejo Gordon en sxutato Masacxuseco en Usono.

 

4)Vojagxo de Mitsuo

 

 Li vojagxis neper aviadilo, sed per sxipo. Gxi estis sxipo por porti enmigrantojn de Yokohamaal Brazilo tra Usono. La kajuto estis mallargxa. Tri-litoj estis metitajdekstre kaj maldekstre en unu cxambro. Tamajo trovis gxin kiam sxi iris al lahaveno Yokohama  kunportante rizkukojnpor donaci al li.

 Mitsuo studisfilozofion kaj teologion en la seminaria lernejo Gordon kaj lernis germananlingvon helpe de studentoj el Germanio.

 Li sxangxislernejon al la seminaria lernejo Westminster en Filadelfio, sxtato Pensilvanio,kaj diplomigxis en teologio du jarojn poste.

 De tie li irisal Germanio nereveninte al Japanio kaj prenis fakon de filozofio kaj teologiocxe la universitato de la urbo Heidelberg.

 

5)Studado de Tamayo en Usono

 

 En tiu tempo,Tamayo, kiu laboris cxe la Internacia Kultura Centro en urbo Tokyo postgradigxo, esperis iri kaj studi en Usono. Studado eksterlande kun stipendio cxeDayton diplomigxlernejo en Ohio estis decidita. Vojagxaj enspezoj venis deFulbright. 1965, Tamayo flugis al Usono per aviadilo. Kaj la sekvanta tagoMitsuo, kiu dume revenis al Japanio de Germanio, vizitis hejmon de Tamayo. Lividis gepatrojn de Tamayo. Sxia patro sxajnis simpata al li, sed li ne akirisfavoron de sxia patrino, kaj tio ne sxangxigxis gxis kiam sxi forpasis.

 En Usono Tamayostudis filozofion kaj penson de Katoliko dum unu jaro kaj ok monatoj.

 Gxuste en tiutempo kiam sxi pensis reveni al Japanio tra Euxropo, letero venis de Mitsuo,kiu kiu longe ne skribis leterojn al sxi. En gxi li skribis kr sxi venu alHeidelberg. Tamayo, 29jara, trairis al Germanio el Usono en majo. Tie enHeidelberg sxi trovis, ke Mitsuo atendis sxin preparante domon. Sxi preniskurson por trejni germanajn interpretistojn dum tri monatoj. Kaj sxi revenis alJapanio en auxgusto kaj komencis labori ree en la Internacia Kultura Centro.

 

6)Mitsuo renkontis kun s-roKosaka

Ni citas el “Pri ges-roj Okamoto” de s-ro KosakaKiyoyuki

 

 Mitsuo revenisal Japanio en 1968, kaj akiris laboron cxe universitato Sikoku Gakuin Daigakuen urbo Zentsuji, gubernio Kagawa, kiel instruisto de germana lingvo. Poste lifarigxis profesoro pri pacaj studoj. Kaj li edzigxis kun Tamayo kaj sxangxismision de pregxejo al la Zentsuuji-Kyoukai de la Japana Kristana Ordeno.

 En la jaro 1969la unua filo Ken naskigxis, en 1970 la dua filo Rei, kaj en 1972 la unua filinoSara naskigxis.

 Mitsuorenkontigxis kun s-ro Kosaka Kiyoyuki, instruisto de germana lingvo en launiversitato Shikoku Gakuin. S-ro Kosaka studis dum du jaroj en Okucidenta Germaniokaj laboris kiel germana interpretisto dum du jaroj en Orienta Germanio kajrevenis al Japanio tuj antauxe. Li eklernis Esperanton de kiam li estislernanto de supera mezlernejo, kaj esperis, ke oni adoptu Esperanton kiel laduan fremdan lingvon por lerni en la universitato. S-ro Kosaka proponis gxin alMitsuo, sed Mitsuo pensis, ke oni pasxu aferon faze post faze, kaj Mitsuodecidis donadon de prelego pri Esperanto de d-ro Kawamura en sia klaso de pacajstudoj.

 

7)Tamayo iras al Usono kunekun siaj infanoj

 

 De 1982 gxis1990, Tamayo iris studi eksterlande al universitato de Micxigano en Usono porstudi filozofion prenante sxiajn 3 infanojn. Ili estis ge-lernantoj de elementalernejo, baza kaj supera mezlernejo. Mitsuo sendis cxiujn elspezojn el Japanio,kaj venis al Usono dum la someraj ferioj kaj Kristonaskaj ferioj por restikune.

 

8)Chernobyl-nuklea centralo

 

 En la 26a deaprilo, 1986, nuklea brulajxo eksplodis cxe Chernobyl-nuklea centralo enRespubliko de Ukrainio en Sovetio ( en tiu tempo), kaj multaj dissemitajradioaktivecoj estis detektitaj en orienta kaj norda Euxropo. Tial onireguligis trinki akvon kaj lakton.

 En auxgusto detiu jaro Mitsuo kaj Tamayo vizitis Germanion prenante du filojn ( filino Sarapartoprenis en la kampado por geknaboj en Usono). Ili estis invititaj kaj irispor partopreni en la evento de la 600-jara festivalo de la universitato deHeiderberg.

 Scientistojkiel s-ro Jinzaburo Takagi kaj s-ro Sansirou Kume avertis ilin, ke ili ne spiruen polvon de cindro, ne mangxu fungojn, kaj ne eniru en riveretojn. Sed laavertoj ne estis tenataj. Post iom da tempo Tamayo havis purpurajn makulojn subsxiaj okuloj, kaj poste ankaux Mitsuo havis ilin cxirkaux malalta abdomeno.Vidante ilin Mitsuo diris, ke ili estis elmontritaj al radioaktiveco.

 Mitsuo estisoperaciita kirurgie por forpreni la dekstran renon pro kancero en la jaro 1995.Tamayo suferis rektuman kanceron en la jaro 1999.

 

9)Farajxo de Mitsuo

 

 Mitsuo prezidisla Japanan Pacan Akademion de la jaro 1989 gxis 1991. En 1990 li sxangxislaborejon al departemento de Internacia politiko en jura fakultato de HirosimaSyudou Universitato kaj misiiis en la pregxejo Hirosima Usita.

 Li partoprenisen organiza Societo de Artikolo 9a de la Konstitucio en urbo Hirosima. Gxiestis organizita en la tago cxe la cxambro kie Doktoro Charles M. Overby elUsono donis prelegon en urbo Hirosima en februaro, 1992.

 Mitsuo ricevisdoktorecon de literaturo de universitato Kyoto en 2000. Li dejxoris kiel unu ella membroj de 19a Scienca Konsilio de Japanio de la jaro 2003 gxis 2006. Kaj lieksigxis el la universitato Hirosima Syudou Daigaku, kaj poste li laboris pluedum du jarojn.

 

10)S-ro Kosaka rakontas

 

 S-ro Kosakadiras, “Poste translokigxo al la univeersitato Syudou en urbo Hirosima, kaj iamkorespondo cxesis, sed iutage subite retposxto venis de li. En gxi li skribis,ke li impresigxis legante libron “Esperanto” verkita de s-ro Tanaka Katsuhikokaj volas komenci lerni Esperanton, tial li petas diversajn informojn de mi.

 Tiam retposxtaintersxangxo dauxris tre ofte, tiel ke li volas mi rekomendon pri tauxgajlernolibroj, aux lingvistikaj demandoj kiujn li havis. ,,,Tial mi prezentiss-ron Osioka al li. Tiam mi ne imagis, ke ilia amika rilato dauxros tiel longe.

 

11)Instigoj por lerniEsperanton

Ni citis el revuo "LaMovado 687"、”Ni lernu mondolingvanEsperanton, kiu realigas pacon", de Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj

 

 Ni konsultu plipri instigoj por komenci lernadon.

“Mi lernis Esperantan gramatikon per stimulite deverko de s-ro Tanaka : Tera lingvo Esperanto por memori dum kvar horoj :verkita de s-ino Ogiwara Youko kune kun s-ro Kobayasi Tsukasa ( eldonejo Hakusuisya).Vere interesa, tial mi rekomendas gxin al homoj cxirkau mi. Gxi estas racialingvo, kaj gramatiko de gxi estas pli facila ol germana aux franca, ecx olangla. Mi rekomendas gxin al tiaj homoj, kiuj malsxatas lerni anglan lingvon.Se vi scias Esperanton vi povas lerni anglan aux aliajn euxropajn lingvojn plifacile.

 La unua kialomi reaprecis Esperanton estas tio, ke la celo de cxi tiu homfarita lingvo estaspaco kaj homa rajto. Zamenhof pensis, se estus komuna homara lingvo alie olhejmlingvo, kvereloj malmultigxos draste inter malsamaj rasoj, popoloj. Liaideo kongruas kun ideo de Pacaj studoj kiujn mi traktadas dum longa tempo. Mihontas ke mi ne sciis pri tio.

 Due elvenis dekritiko pri nuna lingva situacio, kie oni partie uzas anglan kaj usonan lingvonkaj tial kiel anglalingva Imperiismo. Mi lernis anglan lingvon furioze, kromtio logxis eksterlande dum longa tempo, tial mi akiris gxin. Tamen mi pensaspri negativa flanko, inundo de anglalingvo per partia uzado gxi alpotis.,,,Miesperas, ke Esperanto kultivos pli vasthorizontan vidpunkton por ni vidi lamondon.

 La tria estasiomete malpura motivo, ke per gxi mi povos eviti demencon. Pasintajare miaplijuna frato mortis, sed gxi estis post du monatoj informitaj al liajfamilianoj. Mia fratino tuj kiam auxdis pri forpaso de sia frato per telefonoforgesis pri gxi. Sxi havas 86 jarojn, kaj estas terure forgesema. Mi devaszorgi min pri tio.”

 

12)Ni citas el “ni lernuEsperanton antaux la angran lingvon”

 

 “Esperanton allernantoj de unua jaro de mezlernejo!”

 Dum multajjaroj mi rigardadis lingvajn kapablojn de studentoj en klasoj por studifremdajn lingvojn. Plejmulte de studentoj estas pacientoj de fobia-simptomo defremdaj lingvoj, kaj ili malsxatas ne nur la germanan, la francan sed la anglanlingvon.

 Kiam ili estisgelernantoj de baza mezlernejo ili cxiuj devis havi atendojn ke ili lernu kajparolu anglan bone. Pensante pri ili mi bedauxras por ili. Instrua metodo eblene povas ne havi mankon, sed lerni anglan lingvon estas gxena cxar en gxi estasmultaj esceptoj pri prononco kaj ortografio.

 Do mi sxatusproponi instruadon de Esperanto je la unua lernosemestro de unua grado en bazamezlernejo. Esperanto, kiu havas nur 16 gramatikajn regulojn, senesceptoj, kajkiun oni povas prononci per legado de latinaj alfabetoj Romaji, estas la plejbone por lerni kiel la unuan fremdan lingvon.

 Lernantoj debaza mezlernejo probable povos kompreni, esprimi sin, kaj skribi leterojn, seili lernis gxin dum unu semestro. Alie ili eble povas korespondi kune kun familiarajamikoj, ne, ne nur kun cxiuj lernantoj en bazaj mezlernejoj en Japanio, sed kunili en tuta mondo. Ne estos tiel amuza afero ol gxi.

 Lernantoj certedevos havi memfidon pri tio ke ili povas esprimi sin per lingvo krom siadenaska lingvo. Estos bone ke oni komencas instrui la anglan lingvon de la duasemestro aux de la dua jaro en baza mezlernejo. Kono de Esperanto ankauxmontros sian potencon en la angla lingva lernado. Kiam ili eniros enuniversitato, dank al lernado de Esperanto, ili povos venki la germanan,francan, hispanan, italan, kaj rusan lingvon en kiu estas multaj deklinaciojkaj esceptoj.,,,”

 

13)Kiel Tamajo renkontis alEsperanto

 

 Do kiel liaedzino Tamayo renkontis Esperanton? Sxi mem diras, ke sxi lernis kiel monakidoen templo lernis sutron nature.

 El “ La plejbona donaco al mia amata edzino”

 Nicitas el “La Movado 687, 2008 5”

 

“ Kara Tamamyo. Mi klarigas pri motivo kial mi volasprezenti al vi Esperanton kion mi entuziasme lernadas de lasta jaro. Nun vinepre bonvolu ricevi gxin sen rifuzo, mi petas. La kauxzo kial mi, kiu farigxas75 jaragxa en cxi tiu junio, lernadas Esperanton tage kaj nokte, kiel vi scias,kvankam mi pensas, ke gxi estas iom tro malfrue por mi komenci, uzantevortliblon kaj vortkartojn kiel lernanto de mezlernejo, estas cxar malofteestas tiel amuza sperto kiel gxi. Plue gxi havas ion kiu rilatas al paco-lernado,kiun mi studas kiel mia traviva studo. Tial mi pensas, ke nenio pli placxas almi.

 Gxenerare lasxtato (ekzistas esceptoj tamen) integras popolon per unu lingvo. Nome, gxiestas klara, ke ekzistas sxtata potenco malantauxen de grava lingvo.,,,

 Do gxi estaspreskaux miraklo, ke sub tiaj kondicxoj Esperanto,kiu estis elpensita antauxpli ol 120 jaroj, survivadis kaj disvastigxis sen sxildo de la sxtato. Unu ella kialoj estas, ke en Esperanto ekzistas soifo al alligigxi kun homoj de aliajetnaj aux sxtatoj superpasxante la muron inter ili. Cxi tiu soifo al alligigxivenas el pensmaniero de egaleco kaj reciprokeco en lingvaj uzadoj. Lainventisto, L.L.Zamenhof, kiel la judo kiu logxis en Pollando, kie rusa estisla oficiala lingvo tiutempe, estis sub peza premo de du fremdaj lingvoj, larusa kaj la pola, tial li ne povis esti senkonscie pri sia lingva rajto.

 S-ro TanakaKatsuhiko ( la auxtoro de la libro “Esperanto-Hereza Lingvo” en Novaj Libroj deIwanami, kiu ekbruligis pasion en mia koro al Esperanto) deras, ke estas pli ol7000 lingvoj en la mondo kaj duono de ili estas specioj kiuj estas formortontajdum cxi tiu jarcento. Li ankaux diras, ke cxiuj lingvoj kasxite havas solanmondkoncepton, tial se iu lingvo mortus, tio signifas perdon de unu mondo. Miakoro tremas pro felicxo kiam mi imagas, kian interesan, fremdakvalitanmondkoncepton ni povos havi dividinte kun ili se postvivus la Inkaa aux laAsteka. Proksime de ni, kiel vi scias, estas problemo de esto de ajnua lingvoaux rjukjua lingvo.

 Esperanto neminacas aliajn lingvojn, respektas individuecon, kaj helpas la postvivadon deili.

 Mi ne scias dumkiom da jaroj mi povas partopreni al internaciaj konferencoj kune kun vi, sedmi esperas, ke mi penas intersxangxi kun esperantistoj kiel eble plej multe.Kaj mi volas partopreni en universalaj kongresoj en alilandoj.

 Mi auxdas, keges-roj Moritaka kaj Taeko Osioka, kiuj zorgas pri Hirosima Esperanto Centro,uzas Esperanton ankaux hejme cxar ambaux estas esperantistoj. Lernado deEsperanto, kiu havas nur 16 gramatikajn regulojn kaj ne esceptojn, estasfacila, tial vi, Tamayo, kiu havas sperton lerni la anglan, germanan kajfrancan, same kiel mi baldaux povos skribi leterojn uzante vortaron en 2 aux 3semajnojn se vi lernos gxin 30 minutojn po unu tago. Kaj alie, oni diras, keEsperanto estas mirinda magia medicino por demenco. Tial bonvolu akcepti cxitiun donacon de mi cxi-tempon certe.”

 

14)Nuntempe

 

 Mitsuo vivastrankvilian vivon cxe institucio nun. Bedauxrinde li suferas demencon kajTamayo cxiu tage iras al lia cxambro por prizorgi lin preni luncxon kaj tiofarigxas motivacio subteni sxian korpon kaj menson por dauxrigi tian vivon.

 Tamayo certekaptis la plej bonan donacon de li. Sxi lernadas Esperanton cxiu semajne cxeHirosima Esperanto Centro kune kun ges-roj Osioka kaj kunuloj. Ni cxiuj amassxian rideton.

 

15)El prelego de s-ro Mitsuo

 

 En la 2a denovembro, 2008 en La Kongreso Tyugoku kaj Shikoku en urbo Yuda, gubernioYamaguchi, Mitsuo donis prelegon pri paco. Gxi estis la datreveno de la 100atago kiam Nobel-Paca Premio estis premiita al International Peace Bureau.

Ni citas gxin el Esperantanparton en blogo de “mireijo3 Vendred 1 octobre 2010 ,OKAMOTO Mitso”.

 

 Al monda pacosen milito kaj nukleaj armiloj

De Profesoro Mitsuo OKAMOTO, direktoro de Hirosimacentro por senperforto kaj paco, emerita profesoro de Shudo Univerrsitato Hirosima

 

Certe okazas multaj militoj en la nuna tempo.

Certe preskaux cxiuj sxtatoj en la mondo elspezasgrandan monsumon por acxeti armilojn.

Certe la tuta stoko da nukleaj armiloj estas grandega.

Certe la klimatosxangxigxo montras, ke la planedo nebone fartas.

Certe multaj homoj ne konas siajn rajtojn.

Certe la tutumondaj komercaj kompanioj gajnas multe damono sen iu respekto al homoj.

Certe egoismo kaj individualismo regas cxie en laricxaj landoj.

TAMEN :

Sklaveco malaperis.

Aziaj, afrikaj kaj sud-amerikaj nacioj estassendependaj.

Rasoapartigo malaperis en sud-afriko

Barbaraj armiloj malpermesigxis, kiel kontrauxhomajminoj, kemiaj kaj biologiaj armiloj.

La respekto al homaj rajtoj kreskas.

Cxirkaux 30 landoj ne posedas armeon. Japanoj devas protektila artikolon la 9a de la Japana Konstitucio.

Per Esperanto, la monda lingvo de paco, eblas por iuhomo paroli kun aliaj homoj el iuj etnoj en plena respekto.

Mi konstatas, ke la fluo de historio nun estas surbona vojo.

Certe edukado al homaj rajtoj kaj konfliktosolvadodevas esti disvastigita kaj kuragxigita.

Certe la civila socio devas konscii pri sia povo.

Certe la civila socio kaj movadoj kiel InternaciaBuroo pri Paco devas nun komenci gvidi la mondon.

Mi dankas.